Vorto: trajto

  1. Linio de la vizaĝo.

    • belaj, severaj trajtoj

  2. Karakteriza eco: diferencigilo, distingilo, karakterizo

    • forgeso pri si mem estas la ĉefa trajto de lia karaktero

    • la ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego

    • mi rakontos al vi en ĝeneralaj trajtoj la historion de la naskiĝo de la lingvo

    • subite la trajtaro de l' afero aliiĝis

    • ili draste reduktas la trajtojn de la reprezentata afero: literoj fakte ne peras al ni la kvalitaron de la parolsonoj

  3. Ago rimarkinda kiel ekzemplo.

    • admirinda trajto de kuraĝo

En aliaj lingvoj

    • La angla: trait, feature
    • La belorusa: рыса (твару, характару и да г.п.), характэрная асаблівасьць
    • La ĉeĥa: rys obličeje, rys povahy
    • La franca: trait (du visage, de caractère...)
    • La germana: Gesichtszug
    • La hispana: rasgo
    • La hungara: arcvonás
    • La nederlanda: gelaatstrek
    • La pola: właściwość, cecha, rys
    • La portugala: traço, feição
    • La rusa: черта (лица, характера и т.п.)
    • La slovaka: charakteristická vlastnosť, znak, črta (na tvári)
    • La germana: Charakterzug, Eigenschaft
    • La hispana: rasgo característico, -a
    • La hungara: jellemvonás
    • La itala: caratteristica
    • La nederlanda: karaktertrek
    • La pola: właściwość, cecha charakterystyczna, rys
    • La germana: Zug, Eigenheit
    • La hungara: ismertetőjegy
    • La nederlanda: trek