Vorto: traduki

  1. (transitiva) Transigi iun tekston aŭ konversacion de iu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia.

    • traduki el la angla lingvo en la italan

    • la libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn

    • li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan

    • ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj

    • ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo

    • ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia

    • ĝi ne estos tro malfacila por traduki

  2. (transitiva) Transformi konservante la esencan enhavon.

    • desegnoj kaj fotoj, fakte, ne vere «kaptas» la realon, sed «tradukas» scenon tridimensian en dudimensian surfacon

En aliaj lingvoj

    • La angla: translate
    • La belorusa: перакладаць
    • La ĉeĥa: překládat
    • La franca: traduire
    • La germana: übersetzen
    • La hispana: traducir
    • La hungara: fordít
    • La kataluna: traduir
    • La nederlanda: vertalen
    • La pola: tłumaczyć, przekładać (językowo)
    • La portugala: traduzir
    • La rusa: переводить, перевести
    • La slovaka: prekladať, preložiť, tlmočiť (z inej reči)