Vorto: tra

  1. Prepozicio montranta.

  2. Lokon, en kiu iu movo komenciĝas ĉe unu ekstremo kaj atingas la alian.

    • du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo

    • malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato

    • vojaĝi ŝipe tra la Rejno de Majenco ĝis Kolonjo

    • li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj

    • tra la ventego la voĉo ne aŭdiĝas

  3. Lokon, en kiu pasas iu movo, kiu komenciĝis antaŭ ĝi kaj daŭras pluen.

    • tra la fenestro la vaporo iras sur la korton

    • pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro

    • tra unu orelo eniras, tra la dua eliras

    • mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo

    • se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, en ĉia okazo la vojo al tiu ellaborota lingvo nepre devas konduki tra Esperanto

    • la suno brilis sur lin tra inter la branĉoj

    • sed ĝis nun la uzado de akuzativo post "tra" tute ne estas kontraŭregula

    • Rimarko: Kiam la kunteksto ne montras sufiĉe klare, ke la movo daŭras pli malproksimen ol la koncernata objekto, oni povas uzi la akuzativon: la stana soldato falis tra fendon; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Zamenhof en asertas, ke la uzo de akuzativo post tra obeas la samajn regulojn, kiel post ĉiu alia prepozicio, sed samtempe li agnoskas, ke la senca diferenco estas kutime tre malgranda. Ŝajnas tamen, ke la regulo por tra estas iom alia: ja akuzativo uzata kun prepozicio P ordinare signifas «al loko situanta P...», do pli-malpli «al P...», dum por prepozicio tra ĝi signifas «al iu loko (ajna), P...», alidire la trairata kaj la celata lokoj ne kongruas.

  4. Tempon, dum kiu daŭras iu ago, ekde ĝia komenciĝo.

    • la koko krias tra la tuta nokto

    • vin mi petas, volu resti tra kelka tempo en palaco mia

    • la alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: skrz, skrze
    • La franca: à travers
    • La germana: durch
    • La hispana: a través de
    • La slovaka: cez
    • Volapuko: da
    • La hungara: át
    • La nederlanda: door
    • La portugala: através de
    • La rusa: сквозь, через
    • La hungara: keresztül
    • La nederlanda: door, doorheen, via
    • La rusa: сквозь, через
    • La hispana: durante
    • La hungara: át (időben), keresztül (időben), alatt
    • La nederlanda: gedurende, doorheen, tijdens
    • La rusa: в течение