Vorto: torso

  1. Supera parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la brakoj, konsiderata aparte de la cetera korpo; trunko.

    • la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis

    • faru paŝojn iom pli longajn ol kutime kaj la irado iom pli rapida, ĉiu muskolo moviĝas, la torso ritme turniĝas dekstren kaj maldekstren

  2. Skulptaĵo prezentanta nur tiun parton.

    • Apolonio de Ateno estas fama ĉefe pro lia mirinda torso de Heraklo, kiu nuntempe troviĝas en la Belvedere, unu de la muzeoj de Vatikano

En aliaj lingvoj

    • La angla: torso, trunk
    • La belorusa: торс
    • La ĉeĥa: torzo, trup sochy
    • La franca: torse
    • La germana: Torso
    • La hungara: törzs, felső test
    • La itala: torso, busto
    • La kataluna: tors
    • La nederlanda: romp
    • La pola: popiersie
    • La portugala: torso, tronco
    • La rusa: торс
    • La slovaka: poprsie s ramenami
    • La angla: torso
    • La hungara: torzó