Vorto: tordi

  1. (transitiva) Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto.

    • tordi malsekan tukon

    • tordi lanon, fadenon

    • la ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn

    • pinte supren torditaj lipharoj

    • tordiĝi kiel serpento

    • la vento tordas la ondojn, fortega vento plugas sur grandajn sulkojn kaj post momento tordas ĝin en senfundajn akvoturnojn

    • eltordiĝema kaj kurbiĝanta serpento

  2. (transitiva) Misformi aŭ difekti tordante.

    • tordi la buŝon (grimaci)

    • li tordis al si la piedon

    • arbo tordita de vento

    • tordiĝi en konvulsioj

    • malsato tordas la ventrojn

    • spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino

    • ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis

    • fortordi la konsciencojn

    • li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon

    • li alportu pro sia peko du turtojn al la pastro, kaj ĉi tiu tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin

En aliaj lingvoj

    • La angla: twist
    • La ĉeĥa: vyždímat, ždímat
    • La franca: tordre
    • La germana: wringen, winden
    • La hispana: retorcer
    • La hungara: csavar, facsar
    • La nederlanda: wringen
    • La pola: skręcać, wykręcać, wyżymać (ubranie)
    • La portugala: torcer
    • La rusa: выкручивать, скручивать, сучить (нить), вить (нить)
    • La slovaka: krútiť, skrútiť
    • La taja: บิด
    • La hispana: torcer
    • La hungara: torzít, eltorzí, elhúz
    • La pola: skręcać, wykręcać, ukręcać, przekręcać, wypaczać
    • La portugala: torcer
    • La rusa: выкручивать, выкрутить, скручивать, скрутить, вывихнуть