Vorto: tono
-
Muzika sono, havanta difinitan altecon.
li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno
tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum!
sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno
nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis, poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton
jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo
mirinda fluto, el ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo
mistono
a. Ĉeftono, baza sono de muzika skalo, sur kiu estas fundamentita muzika verko.
doni la tonon
b. Altigo, malaltigo aŭ teno de voĉ-alteco dum parolado.
afabla, amika, kolera, kortuŝa tono
la amaso ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas
diri kun protekta tono
per kategoria tono
despota tono eksonis en lia voĉo
per kia rajto vi parolas al mi per la tono de superulo?
respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda
de tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis
la ĉefa tono de la libro estas iom melankolia
-
Nuanco de koloro.
ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon
En aliaj lingvoj
- La angla: tone
- La belorusa: тон
- La ĉeĥa: tón, zvuk
- La franca: ton
- La germana: Ton
- La hispana: tono
- La hungara: zenei hang
- La nederlanda: toon
- La pola: ton
- La portugala: som
- La rusa: тон
- La slovaka: odtieň farby
- Volapuko: ton
- a. La hungara: alaphang
- La portugala: tom
- b. La hungara: hangnem, tónus
- La portugala: tom
- La hungara: színárnyalat, tónus
- La portugala: tom