Vorto: tondri
-
(netransitiva) Fulmante bruegi.
tondris kaj fulmis, sur la maro leviĝis nigraj ondoj
-
(netransitiva) (figure) Bruegi.
ne ĉio batas, kio tondras
ektondris la voĉo de la kolonelo
tiuj vortoj ektondris el lia buŝo
ektondris la tamburoj
la radoj de la vagonaro tondris sur la ponto
tondras aplaŭdoj
tiaj diskutoj tondras hodiaŭ tra la tuta mondo
la popolo ektondris per grandega aklamo
En aliaj lingvoj
- La angla: thunder
- La belorusa: грымець
- La ĉeĥa: hřmít, hřmět, hřímat
- La franca: retentir, tonner
- La germana: donnern
- La hispana: tronar
- La hungara: dörög az ég
- La nederlanda: donderen
- La persa: رعد زدن
- La pola: grzmieć
- La portugala: trovejar
- La rusa: греметь, громыхать
- La slovaka: burácať, hrmieť (po blesku)
- La hungara: dörög, döng