Vorto: titolo
-
Honora nomo montranta rangon, postenon, oficon.
havi la titolon ministro, doktoro, prezidanto
li ricevis la titolon princo
vi donadis al mi la titolon de majstro
titolo sen mono, sensignifa sono
-
Surskribo metita sur libro, gazeto, artikolo, ĉapitro por nomi ĝin aŭ anonci ĝian enhavon.
ripetata parolo pri la sama titolo
-
Tio kio pruvas ies meriton aŭ rajton, kvalifiko.
la kandidatoj devas konigi al la prezidanto siajn titolojn
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: hodnost, název, nadpis, oslovení, pojmenování, titul, záhlaví
- La franca: titre
- La germana: Titel
- La hispana: título
- La hungara: cím (titulus), titulus
- La kataluna: títol
- La nederlanda: titel
- La pola: tytuł
- La portugala: título
- La rusa: титул
- La slovaka: hodnosť, názov, oslovenie, titul
- La hungara: cím (pl. könyvé)
- La nederlanda: kop (in krant)
- La pola: tytuł, nagłówek
- La rusa: заглавие, заголовок, название (книги и т.п.)
- La hungara: jogcím
- La rusa: звание