Vorto: tiri
-
(transitiva) Movi ion aŭ iun al si kun pli malpli granda peno, ne ŝanĝante sian lokon.
tiri ŝnuron
tiri infanon per la mano
fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras
ektiri la manikon de iu
tiri la harojn al iu
li tiris la pomon el la mano de la infano
ne tiru la aferon ĉiu al sia flanko
la loto estas tirita
ĝi tranĉas la orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro
-
(transitiva) Movi ion kun si aŭ post si kun pli malpli granda peno, irante antaŭen.
du bovoj tiris la plugilon
urson al mielo oni ne tiras per orelo
via kompato fortiriĝis de mi
tirĉevalo, tirrimeno
falstelo tiris post si longan luman strion
kun si la reĝo tiras for la sorton de ĉiuj
-
(transitiva) (figure) Longigi.
tirata voĉo, muĝado, paŝo
tirate boji, tirboji
laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis rivereto
longe tiriĝas la muroj
blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj
-
(transitiva) (figure) Logi 2.
ĉi tien nin tiras nia koro
l' admir' min tiras al vi, granda homo!
ili vane provis entiri nin en polemikon
-
(transitiva) Havigi al si ian rezultaton aŭ konsekvencon el io.
tiri el io profiton, utilon, instruon, konkludon (ĉerpi)
-
(transitiva) Sekvigi, estigi, ricevi rezultaton.
tiu vorto tiras grandan signifon el la kunteksto
tiu konflikto povas tiri post si gravajn sekvojn
-
(transitiva) (linion) Desegni ĝin, reale aŭ nur image.
tiri paralelon al la latero de triangulo , ortanton tra la mezo de streko, dusekcanton de angulo
En aliaj lingvoj
- La angla: pull
- La ĉeĥa: mít za následek, táhnout, vyvodit
- La franca: tirer, trainer
- La germana: ziehen
- La hispana: tirar, arrastrar
- La hungara: húz, von
- La nederlanda: trekken
- La pola: ciągnąć
- La portugala: puxar, tirar, sacar
- La rusa: тянуть
- La slovaka: extrahovať, vylúhovať
- La hungara: húz, vontat
- La pola: ciągnąć, wlec
- La rusa: тянуть, тащить, влечь
- La hungara: elhúz, elnyújt
- La pola: ciągnąć, przeciągać
- La rusa: тянуть, растягивать, вытягивать
- La hungara: vonz
- La pola: przyciągać
- La rusa: тянуть, влечь
- La hungara: húz, levon
- La pola: wyciągać
- La rusa: извлекать, извлечь
- La hungara: maga után von
- La pola: pociągać
- La rusa: извлекать, извлечь, повлекать, повлечь
- La franca: tracer (une courbe), mener (une courbe par un point), élever (une droite), abaisser (une droite)
- La hispana: trazar (una línea)
- La hungara: húz (pl. vonalat)
- La pola: ciągnąć (linię), pociągnąć (linię), prowadzić (linię)
- La rusa: проводить (линию)