Vorto: tioma
-
Montra adjektivo indikanta numeron (kioma? ‐ tioma).
jam de dudek jaroj Dutilleul komencis siajn leterojn per la jena formulo: «rememorante vian estimatan skribaĵon de la tioma tago kuranta kaj nian antaŭan korespondadon, mi havas la honoron informi vin »
ĉiun fojon li verdiktis: ĉapitro tioma estas nepublikigebla
-
Estanta en tia kvanto aŭ je tia grado (ke...).
transformas la medion, adaptas ĝin al si kaj sekve okazas, ke la transformiĝo atingas tioman gradon, ke la vivkondiĉoj, la produktaj fortoj fariĝas tute malsamaj
En aliaj lingvoj
- La franca: tantième (adj. ordinal), tant
- La kataluna: tan, (un) tal
- La rusa: номер такой-то, энный
- La franca: tel
- La hungara: olyan sok, olyan mérvű
- La pola: tak wiele, tak wielu, tak liczni, tak liczne
- La rusa: такой большой, столь многочисленный