Vorto: tiom
-
Tiu kvanto, tiu nombro.
prenis sur sin malfacilan taskon ĝuste , kiam ekzistis tiom da malhelpoj
ŝi pensis pri tiom multaj da aferoj
pensis, ke la tajloro mortigis tiom da homoj
la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte
tiom multe da laboroj kaj suferoj
cent dudek sep jaroj, tiom estis la jaroj de la vivo de Sara
tiom malfeliĉoj
tiom multe da malfeliĉoj
oni neniam antaŭe observis enkadre de tiuspeca esplorado tiom da homoj
Rimarko: Z klarigas, ke «egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj mi konas tiom homojn kaj mi konas tiom da homoj».
-
Tiagrade, tiel forte, tiel intense.
tiom pli bone!
tiom pli grave
estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon
tiom same malbone kiel longedaŭran kuntuŝiĝadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaŭ la konstantan foreston de tiu ĉi lasta
-
Samkvante, proporcie.
verŝu al mi tiom da akvo, kiom da vino
la patro donis al ni tiom da piroj, kiom da pomoj
mi havas tiom da libroj, kiom (aŭ: kiel) vi
Konfuceismo estas ne tiom religio, kiom filozofio
kial mia frato povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas??
helpu al li tiom, kiom vi povos
lasu lin demandi tiom, kiom li deziras
mi povas diri almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis
kiom da kapoj, tiom da opinioj
ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto
-
kiom, tiel.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: столькі, настолькі
- La ĉeĥa: tolik
- La franca: autant (de), tant (de)
- La germana: so viel
- La hispana: tanto, tanta
- La hungara: annyi, annyit, annyira
- La indonezia: sebanyak itu
- La kataluna: tant, tan
- La nederlanda: zoveel
- La pola: tyle
- La rumana: atât
- La rusa: столько, настолько
- La slovaka: natoľko, toľko
- La pola: tyle, tylu
- La rusa: столь, настолько, так
- La pola: tyle
- La rusa: столько