Vorto: tio
- 
  
    Montra pronomo signifanta «io, kion mi nun vidas antaŭ mi aŭ pri kio mi nun parolas; tiu afero, tiu aĵo, tiu objekto, tiu ideo». - tio estas tre facila 
- tio ĉi 
- de kiu tio venas? 
- kion tio signifas? 
- ekzistas personoj, kiuj tion ne komprenas 
- tio ĉi estas la ĉefa celo de niaj kongresoj 
- li ne similas al tio, kio li antaŭe estis 
- tio, kion vi diras, estas tre grava 
- ŝi rakontis tion, kio okazis al ŝi 
- tio ĉi estis feino 
- ĉu tio estas vi, Ivan? 
- tio estas tute mia opinio 
- tio estas hundoj, kiuj bojas 
- tio estas ili, kiuj parolis al faraono 
- tio estas tiuj fremduloj, kiujn ni atendis 
- tio estis la vortoj, per kiuj li finis 
- (tio ĉi) estis la unua fojo 
- kion ni promesis, tion plenumu 
- mi volis atentigi vin pri tio, ke en nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco 
- la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu 
- la danĝero de ilia atako konsistis en tio ke ĝi estis kaŝite preparita 
- la dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni estas malbonaj patriotoj 
- ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas antaŭparolo por la historio de la estonta interfratigita homaro 
- ĉio dependas de tio, kiel oni konsideras la aferon 
- konforme al tio kiel mi ordonis al vi 
 
En aliaj lingvoj
- La angla: that (pronoun)
- La belorusa: тое
- La ĉeĥa: to
- La franca: ça, ce (cela), cela
- La germana: das (Dem.-Pron.)
- La hungara: az
- La indonezia: itu
- La nederlanda: dat
- La pola: tamto, ów
- La rumana: aceasta, asta, acest lucru
- La rusa: то, это
- La slovaka: to
- Volapuko: osat, atos
 
