Vorto: tinuso
-
Granda marfiŝo, atinganta longecon inter 1 m kaj 4 m, kun serpoforma vosto kaj dua dorsnaĝilo samforma kaj preskaŭ kontraŭa al la anusnaĝilo, kun firma bongusta karno iom similanta bovidan viandon; genro el familio skombredoj (Thunnus).
por kapti tinusojn, fiŝistoj devas vojaĝi al malproksima maro apud Sud-Afriko
pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata
Rimarko: Oni foje trovas ankaŭ la nomon tino: tinuso estas la preferinda formo, ĉar tino jam estas nomo de ujo.
En aliaj lingvoj
- La angla: tuna
- La belorusa: тунец
- La bulgara: тон
- La ĉeĥa: tuňák
- La franca: thon
- La germana: Thunfisch
- La hispana: atún
- La hungara: tonhal
- La indonezia: tuna
- La itala: tonno
- La kataluna: tonyina
- La nederlanda: tonijn
- La pola: tuńczyk
- La portugala: atum, albacora
- La rusa: тунец
- La slovaka: tuniak