Vorto: tino
-
Granda nekovrita kuvo el ligno.
en tiu angulo staris tino por akvo
tino kun butero
lesivtino, vintino
la premejoj estas plenaj kaj la tinoj tropleniĝis
Rimarko: Oni nomas ankaŭ tinuson foje tino.
-
Granda marfiŝo, atinganta longecon inter 1 m kaj 4 m, kun serpoforma vosto kaj dua dorsnaĝilo samforma kaj preskaŭ kontraŭa al la anusnaĝilo, kun firma bongusta karno iom similanta bovidan viandon; genro el familio skombredoj (Thunnus).
por kapti tinusojn, fiŝistoj devas vojaĝi al malproksima maro apud Sud-Afriko
pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata
Rimarko: Oni foje trovas ankaŭ la nomon tino: tinuso estas la preferinda formo, ĉar tino jam estas nomo de ujo.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: чоп, кадка, кадзь, балея, бодня, цэбар, кубел
- La ĉeĥa: džber, káď, putna, škopek, štoudev
- La franca: baquet, auge, cuve
- La germana: Kübel, Trog, Tonne
- La hungara: dézsa, sajtár, ülőkád
- La nederlanda: tob, tobbe, trog
- La pola: ceber, kadź, szaflik
- La portugala: tina
- La rusa: чан, бадья, лохань, ушат, кадка
- La slovaka: džber, kaďa, putňa, škopík
- La angla: tuna
- La belorusa: тунец
- La bulgara: тон
- La ĉeĥa: tuňák
- La franca: thon
- La germana: Thunfisch
- La hispana: atún
- La hungara: tonhal
- La indonezia: tuna
- La itala: tonno
- La kataluna: tonyina
- La nederlanda: tonijn
- La pola: tuńczyk
- La portugala: atum, albacora
- La rusa: тунец
- La slovaka: tuniak