Vorto: tineo
-
Genroj el familio tineedoj (Tinea, kaj parencaj genroj), malgranda papilio, kies larvoj manĝas lanon, ŝtofojn, peltojn.
vesto dismanĝita de tineoj
lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj
ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas
floraĵoj molaj kiel flugiloj de tineoj kaj ankoraŭ multe pli delikataj
odoris je polvo kaj tineobuloj
en Aŭstrio kaj ĉirkaŭaj landoj la minista tineo ĉiun someron brunigas la foliojn de hipokaŝtanoj
tiu maizo enhavas genon, kiu protektas la planton kontraŭ damaĝoj, kiujn kaŭzas eta tineo kun la scienca nomo Ostrinia nubilalis
En aliaj lingvoj
- La angla: clothes-moth, tineid
- La belorusa: моль
- La ĉeĥa: tinea
- La franca: mite
- La germana: Motte
- La hungara: moly
- La indonezia: ngengat
- La kataluna: arna
- La nederlanda: mot
- La pola: mól
- La portugala: traça, tínea
- La rusa: моль (насекомое)
- La slovaka: moľa