Vorto: timi

  1. (transitiva) Senti malagrablan senton, kaŭzatan de efektiva aŭ imaga minacanta danĝero aŭ malbono, kiun oni deziras eviti.

    • timi la doloron

    • ili sentas sin malfortaj kaj timas la morton

    • mi timis la koleron kaj furiozon

    • vi ja ne timas la maron

    • timante la mokojn de la malsaĝa kaj nepensanta amaso

    • timi la patron, la ŝtelistojn

    • timu Dion

    • korniko vundita propran voston timas

    • dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus

    • li timis konfesi tion eĉ al si mem

    • li diris: ŝi estas mia fratino, ĉar li timis diri: mia edzino, por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta

    • la plimulto timis entrepreni informiĝan vojaĝon

    • ne timu servi al la Ĥaldeoj

    • malriĉulo rabiston ne timas

    • mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono

    • ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin

    • la esprimo «estu timata» estas uzita tute bone kaj regule

  2. (transitiva) Antaŭtimi.

    • li timas senkonsolan maljunecon kaj eble eĉ ribelon, fruan morton

    • timi pri sia vivo, havaĵo

    • vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion

    • kiu bone agas, timi ne bezonas

    • mi timas, ke pluvos morgaŭ, ke li ne venos

    • ĉu ni devas timi, ke nia tuta laborado fariĝos vana?

    • mi timas, ĉu post vi ne kaŝas malpli sukcesajn rezultatojn

    • mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn

    • ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton;

En aliaj lingvoj

    • La angla: fear
    • La belorusa: баяцца
    • La bulgara: страхувам се
    • La ĉeĥa: bát se, lekat se, mít strach, strachovat se
    • La franca: craindre, avoir peur de, redouter
    • La germana: fürchten, Angst haben
    • La hispana: temer
    • La hungara: fél
    • La indonezia: khawatir, takut
    • La nederlanda: bang zijn voor, vrezen
    • La pola: bać się, trwożyć się (przest.)
    • La portugala: temer
    • La rusa: бояться, страшиться
    • La slovaka: hroziť sa (niečoho)
    • La hungara: aggódik, tart tőle
    • La pola: lękać się, obawiać się, trwożyć się