Vorto: tilio
-
Genro el familio malvacoj (Tilia), arbo, kies florojn oni uzas por fari kvietigajn infuzojn.
ili ekploris, kiam ili vidis, ke la birdo mortis, fosis por la birdo beletan tombon, kiun ili ornamis per folietoj de tilioj
sekiĝinta, ruliĝinta folio de tilio
la tilioj estis kovritaj de floraĵo
altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro
En aliaj lingvoj
- La angla: linden
- La belorusa: ліпа (дрэва)
- La bulgara: липа
- La ĉeĥa: lípa
- La franca: tilleul
- La germana: Linde
- La hungara: hárs(fa)
- La kataluna: til·ler, tell
- La nederlanda: linde
- La pola: lipa
- La portugala: tília
- La rusa: липа
- La slovaka: lipa
- La turka: ıhlamur