Vorto: tigo

  1. Parto de vegetaĵo, ordinare stangoforma, kiu tenas aliajn tigojn, burĝonojn, foliojn, kaj florojn.

    • precipa tigo

    • folitigo

    • flortigo , flortigeto

    • novtigo

    • Rimarko: En la komuna lingvo oni ordinare uzas la vorton «tigo» nur parolante pri nelignaj vegetaĵoj, ĉe la lignovegetaĵoj oni preferas «trunko» kaj «branĉo», tamen en botaniko trunko kaj branĉo estas ankaŭ tigoj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: stem, stalk
    • La belorusa: сьцябло
    • La bulgara: стъбло
    • La ĉeĥa: držák, dřík, kmen, stopka
    • La franca: tige
    • La germana: Spross, Stängel, Halm, Stiel (Pflanze), Schaft (z.B. Löwenzahn)
    • La hispana: tallo
    • La hungara: szár (növényi)
    • La kataluna: tija
    • La kroata: stabljika
    • La makedona: стебло
    • La nederlanda: stengel, steel (v.bloem), halm, twijg
    • La pola: łodyga, źdźbło (traw)
    • La portugala: caule
    • La rusa: стебель
    • La serba: стабло
    • La slovaka: držiak, kmeň, stopka
    • La ukraina: стебло