Vorto: ties
-
Nevariebla pronomo montranta posedon, apartenon kaj signifanta »de tiu, de tio, de tiuj«.
Se ni aldonas la literon «t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu.
kies panon oni manĝas, ties vorton oni parolas
mi neniam sekvis ties konsilon
ties opinio ne multe valoras
la kuracisto kliniĝis antaŭ la fremdulo kaj laŭ ties deziro ekzamenis la malsanan virinon
oni tre ŝatas lin pro ties lerteco
tio estas la volo ties, kiu nin sendis
kies monon mi prunteprenas, ties ŝuldanto mi estas
la regiono de la urbo kaj de ties ĉirkaŭaĵo estas tre varia
unu nacio taksas kaj prijuĝas la alian laŭ ties literaturo
mi vidis la fondinton de la esperanta framasona loĝio kaj ties prezidanton kviete parolanta kun katolika pastro
la reĝo kunvokis ĉiujn siajn vasalojn kun ties subuloj
oni preparis loĝejojn por la delegitoj kaj ties parencoj
li pendigis niajn fratojn en ties propra urbo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: таго (чый?), яго (чый?), ягоны, яе (чый?), ейны, іх (чый?), іхні
- La ĉeĥa: toho, těch
- La franca: de celui-ci, de celui-là, de ceci, de ceux-ci
- La germana: dessen, deren, deren
- La hispana: de este, de ese, de aquel, de esto, de estos, de esos, de aquellos
- La hungara: ennek a, annak a, ezé, azé
- La indonezia: milik (orang) itu
- La nederlanda: diens, zijn, haar, hun
- La pola: jego {l.poj. 3 os. r.m.}, jej {l.poj. 3 os. r.ż.}, ich {l.mn. 3 os. r.m.+ż.}, tego {l.poj. 3 os. r.m.}, tej {l.poj. 3 os. r.ż.}, tamtego {l.poj. 3 os. r.m.}, tamtej {l.poj. 3 os. r.ż.}, owego {l.poj. 3 os. r.m.}, owej {l.poj. 3 os. r.ż.}, owych {l.mn. 3 os. r.m.+ż.}, tej osoby {l.poj. 3 os. r.m.+ż.}, tamtej osoby {l.poj. 3 os. r.m.+ż.}, tamtych osób {l.mn. 3 os. r.m.+ż.}
- La rumana: al (a, ai, ale), acestuia, acesteia, aceluia, aceleia, acelora
- La rusa: того (ответ на вопрос "чей?"), принадлежащий тому, его ("чей?"), её ("чей?"), их ("чей?")
- La slovaka: toho