Vorto: tiele
-
Tiel.
tiele diru al mia sinjoro
tiele nun batalas la kolero
rigardu, tiele vi devas vin teni!
tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo!
ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun!
Rimarko: Z. skribas: kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj «tia» kaj «tiel» en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn «tiela» kaj «tiele» tre bonaj.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: так
- La ĉeĥa: takto
- La franca: de telle manière (que)
- La germana: derartig, also
- La hispana: de tal modo (que)
- La nederlanda: op zodanige wijze
- La pola: tak, w taki sposób, w ten sposób
- La rumana: în așa fel
- La rusa: так
- La slovaka: takto