Vorto: tiel
-
Tiamaniere, tiagrade.
mi estas tiel forta, kiel vi
ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue
mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem
tiel vi kontentigos ĉiujn
se efektive estas tiel, tiam
estu tiel afabla kaj sciigu min
ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj
elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi
vi agu tiel kiel vi decidos
la kreado de vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas
timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel timi, ke la poŝto minacas neniigi la buŝajn interparoladojn
tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, tiel same mi ankaŭ sentas ke mi estas nur homo
kiel oni sternas, tiel oni dormas
kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas
kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, tiel ni ĉiujare kunvenas
tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj
Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa
mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro
la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado
En aliaj lingvoj
- La belorusa: так, такім чынам
- La ĉeĥa: tak, takhle
- La franca: ainsi
- La germana: so, auf diese Weise
- La hispana: así, tal cual
- La indonezia: seperti itu
- La kataluna: així
- La nederlanda: zo, op die manier
- La okcitana: atal
- La pola: tak, w taki sposób, w ten sposób
- La rumana: asa, astfel, în acest fel
- La rusa: так
- La slovaka: tak
- Volapuko: so