Vorto: tiea
- 
  
    Tiuloka, tie situanta. - ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo 
- Jeremia iris en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredaĵon 
- Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso 
- en Antioĥia, en la tiea eklezio 
- mi restis en la universitata urbo por fari publikan esperanto-kurson al tieaj loĝantoj 
 
En aliaj lingvoj
- La angla: local (from there)
- La belorusa: тамтэйшы
- La ĉeĥa: tamní, tamější
- La franca: local (de là-bas)
- La hispana: local (del lugar)
- La pola: tamten, tamtejszy
- La rumana: local
- La rusa: тамошний
- La slovaka: tamojší
 
