background

Vorto: tie

  1. Adverbo signifanta «en tiu loko».

    • kion vi faras tie?

    • tien metu lavujon

    • sendu tien por rigardi

    • li maltrankvile paŝas tra la ĉambro tien kaj reen

    • la vorto «ĝardenon» staras tie ĉi en akuz.

    • se ni iam post prepozicio uzas la akuz-on, la akuz. tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj

    • ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj, sed tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj

    • oni suferas tie, kie oni estas vundita

    • kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas

    • kie regas la forto, tie rajto silentas

    • kie dento doloras, tien iras la lango

    • ĉu vi estas ĉi-tieulo?

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: там
    • La franca: là (à distance), là-bas
    • La germana: da, dort
    • La nederlanda: daar
    • La pola: tam, ówdzie, tamże
    • La rusa: там
    • Volapuko: us