Vorto: tiama

  1. Ekzistanta en tiu tempo.

    • la tiama mondo, diluvite, pereis

    • ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco

    • la tiama posedanto de la kastelo

    • enciklopedio de la tiama geografio, astronomio kaj teologio

    • mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: тагачасны
    • La ĉeĥa: tehdejší
    • La franca: d'alors, de l'époque, de ce temps-là
    • La germana: damaliger
    • La hungara: akkori
    • La nederlanda: toenmalig
    • La pola: ówczesny
    • La portugala: contemporâneo
    • La rusa: тогдашний
    • La slovaka: vtedajší
    • La sveda: dåvarande