Vorto: tiam
-
En tiu tempo, en tiu momento.
tiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo
tiam mia sinjorino ĉirkaŭprenis min kaj kisis min
tiam mi loĝis en Vieno
morgaŭ mi finos mian laboron kaj tiam mi estos libera
de tiam li estas malsana
ĉio, kion mi depost tiam travivis
-
Ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj.
rompu la murojn inter la popoloj , nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj
la artikolo «la» estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj
ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas
se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa entuziasmo
se la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion je
se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe
En aliaj lingvoj
- La angla: then
- La belorusa: тады
- La ĉeĥa: v tom případě
- La franca: alors, en ce temps-là, en ce cas
- La germana: dann
- La hispana: entonces, en ese momento
- La hungara: akkor
- La indonezia: saat itu, waktu itu
- La kataluna: llavors
- La nederlanda: toen, op dat moment
- La okcitana: alara
- La pola: wtedy, wówczas
- La portugala: então
- La rumana: atunci (in acel timp)
- La rusa: тогда
- La slovaka: v tom prípade
- La sveda: då
- Volapuko: tän
- La nederlanda: dan
- La pola: wtedy, wówczas, w tym czasie