Vorto: tial
-
Pro tiu kaŭzo, pro tiu motivo.
hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn
la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia
ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare , tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas
ĉar vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo
ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj , tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj
En aliaj lingvoj
- La angla: so
- La belorusa: таму
- La ĉeĥa: proto z té příčiny
- La franca: c'est pourquoi, pour cette raison
- La germana: deshalb, darum
- La hispana: por lo tanto
- La hungara: ezért, azért
- La indonezia: karena itu
- La nederlanda: daarom
- La pola: dlatego, więc, toteż, stąd
- La rumana: de aceea (ca şi cauza, motiv)
- La rusa: потому, поэтому
- La slovaka: preto, zato
- La sveda: därför
- Volapuko: sikod