Vorto: tia
-
Montra adjektivo esprimanta la kvaliton kaj signifanta «de tiu kvalito, grado, naturo, speco».
la stato de l' afero estas tia
mia plano estas tia
por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia
kion li farus en tia okazo?
mi ne amas tiajn parolojn
li ĝuste tian vidon havis, kiam li en kolero sian pezan glavon en la glacion batis
la tuta familio sentis sin feliĉa, ke tia ĝi efektive estis
al la sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro
en tia aŭ alia formo
kio kaŭzis tian grandan ribelon?
ne skribu al mi tiajn longajn leterojn
ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon?
ili ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda
-
Ekkria samsenca adj..
tia homo mortis!
-
Korelativa samsenca adjektivo uzata kiel antaŭaĵo al kia aŭ kiel kaj montranta komparon pri kvalito.
ĉiu esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas
mi prenos la robon tian, kia ĝi estas
kia patro tia filo
kia ago, tia pago
kia naskiĝis, tia grandiĝis
kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas
tiaj, kiel mi ne atakas are unu homon
la uzado de la artikolo estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj
li ne estas tia persono, kiu permesus al si tion
spegulon tian, kie vi ekvidos
En aliaj lingvoj
- La belorusa: такі
- La ĉeĥa: takový
- La franca: tel, autant (quantité), si (comparaison)
- La germana: so, solcherart, so beschaffen
- La hungara: ilyen, olyan
- La indonezia: semacam itu
- La kataluna: així, d'eixa (d'aquella, de tal) mena
- La nederlanda: zodanig, zulk, zo'n
- La pola: taki {l.poj. r.m.}, taka {l.poj. r.ż.}, tacy {l.mn. r.m.}, takie {l.mn. r.ż.}, takowy (przest.) {l.poj. r.m.}, takowa (przest.) {l.poj. r.ż.}, takowi (przest.) {l.mn. r.m.}, takowe (przest.) {l.mn. r.ż.}
- La rumana: de acolo (directia, locul)
- La rusa: такой
- La slovaka: takýto