Vorto: tero

  1. La planedo, sur kiu la homoj loĝas.

    • de atendo kaj espero pereis multaj sur la tero

    • la tero ne estas la plej paca planedo

  2. Ekstera firma tavolo de ĉi tiu planedo.

    • super la tero sin trovas aero

    • eĉ el sub la tero aperas la vero

    • kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero

    • sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro

    • li ĵetis min sur la teron

    • ili ĵetiĝis vizaĝaltere

    • helhaŭtuloj rabadis de aborigenoj la teron

    • ĉiu terpeco estas prilaborata de la kamparanoj, kiuj kultivas ĉion disponeblan

  3. Substanco el kiu konsistas tiu tavolo.

    • argila, sabla, seka, kulturebla tero

    • terkulturo

    • pot' el tero

    • el sama tero devenas, saman sukon entenas

  4. Solida grundo kontraste al akvo ekzemple rivera aŭ mara.

    • atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero

    • ne moku riveron, ne atinginte la teron

    • ankaŭ sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daŭrigas metadi al li malhelpojn

    • laŭdu la maron, sed restu sur tero

En aliaj lingvoj

    • La angla: earth
    • La belorusa: зямля
    • La bulgara: Земя
    • La ĉeĥa: půda, zem, zemina, země
    • La ĉina: 土 [tǔ]
    • La franca: terre
    • La galega: terra
    • La germana: Erde
    • La hebrea: ארץ
    • La hispana: tierra
    • La hungara: Föld
    • La indonezia: bumi
    • La itala: terra
    • La nederlanda: aarde, aardbol
    • La pola: Ziemia
    • La portugala: terra
    • La rusa: земля
    • La slovaka: pôda, zem
    • La turka: dünya, Yer
    • Tokipono: ma
    • La hebrea: קרקע
    • La hungara: föld
    • La nederlanda: grond, land
    • La pola: ziemia, skorupa ziemska
    • La turka: yeryüzü, dünya
    • Volapuko: glun
    • La hebrea: אדמה
    • La hungara: föld, agyag
    • La indonezia: tanah
    • La kurda: ax
    • La nederlanda: aarde, grond
    • La pola: ziemia
    • La turka: toprak
    • Volapuko: glun
    • La pola: ziemia, ląd