Vorto: termo

  1. Konsista parto de iu matematika objekto.

    • sen scii, kiu estas la enhavo, aŭ la valoro, de la termo, ni ne povas doni respondon al la demando

    • Rimarko: Pro manko de internacieco, kelkaj preferas la terminojn «ano» aŭ «membro» por nomi termon de paro aŭ vico, «elemento» aŭ «koeficiento» por nomi termon de matrico. Koncerne sumon aŭ serion ŝajnas, ke «termo» ne vekas ĝenon. Koncerne polinomojn necesas atenti, ke la du eblaj difinoj kunvivas senprobleme, sed en okazo de ambigueco oni povus uzi la pli tradician terminon «koeficiento». Uzo de la sufikso «-ero», jam konata en «sumero», kaj foje aperanta en «vicero», povus esti eleganta solvo por ricevi pli racian aron da terminoj sumero, vicero, op-ero, matricero, polinomero, frakciero, proporciero, produtero... sed, krom ĝia eventuala manko de internacieco, la termino «termo» jam tre kontentige kaj aŭtoritate plenumas ĉiujn ĉi funkciojn.

    • a. (de aŭ en sumo, adicio aŭ subtraho) Ĉiu el la argumentoj de la koncerna operacio.

      • sumo ne dependas de la ordo de ĝiaj termoj

    • b. (de frakcio) Ĉiu el la entjeroj ĝin difinantaj; ĝia numeratoro aŭ denominatoro.

    • c. (de proporcio) Ĉiu el la termoj de la frakcioj ĝin difinantaj.

      • en proporcio a/b = c/d produto de la ekstremaj termoj egalas al produto de la mezaj

    • ĉ. (de paro aŭ opo) Ĉiu el la objektoj ĝin konsistigantaj, konsiderata kune kun sia rango.

      • x estas la unua termo de la paro (x,y)

    • d. (de vico aŭ familio) Ĉiu el ĝiaj bildoj, konsiderata kune kun sia indico.

      • la vico, kies ĝenerala termo egalas produton de konstanto per ĝenerala termo de konverĝanta vico, mem konverĝas

      • la n-a termo de vico

    • e. (de serio) Termo de la serio, konsiderata kiel vico; alternative kaj ekvivalente: termo en parta sumo de la serio.

    • f. (de polinomo) Termo de la polinomo, konsiderata kiel vico (koeficiento); alternative, sed ne ekvivalente: termo en la sumo de unutermaj polinomoj ĝin konsistigantaj.

      • la konstanta termo de polinomo X estas 0

      • la nekonstanta termo de polinomo 2·X2+X0 estas 2

    • g. (de (n,p)-matrico) Termo de la matrico, konsiderata kiel familio.

    • ĝ. None

  2. Publika banejo varmigita per subplanka aerfluo.

    • apoditerio estis en la antikva Romo ĉambro uzata kiel senvestiĝejo en la termoj

    • gvidate de arkeologo, oni malkovros ĉi-maniere la komplekson de suburbaj termoj, kun belegaj dekoracioj kaj murpentraĵoj

    • malnovaj termoj de Pompejo

    • Rimarko: Termo estas ankaŭ esprimo en matematika formulo.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: prvek matematické řady, člen
    • La germana: Term
    • La hispana: término (matemáticas)
    • La itala: termine (mat.), elemento
    • La nederlanda: lid (v.e.vergelijking), term
    • La slovaka: prvok matematického radu, člen
        • a. La angla: addend, summand, term
        •     La franca: terme (d'une somme)
        •     La germana: Addend, Summenglied, Summand
        •     La hungara: tag, összeadandó
        •     La pola: składnik (sumy)
        •     La portugala: termo
        •     La rusa: слагаемое
        • b. La angla: term
        •     La franca: terme (d'une proportion)
        •     La germana: Glied
        •     La hungara: felosztás része
        •     La pola: wyraz (proporcji)
        •     La rusa: член
        • c. La angla: component
        •     La franca: terme (d'un n-uplet), composante (d'un n-uplet)
        •     La germana: Komponent
        •     La hungara: tag, komponens
        •     La pola: wyraz (ciągu skończonego)
        •     La rusa: компонента (вектора), член (пары)
        • ĉ. La angla: member, term
        •     La franca: terme (d'une suite)
        •     La germana: Glied
        •     La hungara: tag (sorozaté)
        •     La pola: wyraz (ciągu)
        •     La rusa: член
        • d. La angla: member, term
        •     La franca: terme (d'une suite)
        •     La germana: Glied
        •     La hungara: tag (soré)
        •     La pola: składnik (szeregu), wyraz (szeregu)
        •     La rusa: член
        • e. La angla: coefficient, term
        •     La franca: terme (d'un polynôme), coefficient (d'un polynôme)
        •     La germana: Koeffizient, Glied
        •     La hungara: tag (polinomé)
        •     La pola: składnik (wielomianu), współczynnik (wielomianu)
        •     La rusa: коэффициент, член
        • f. La angla: coefficient (of a matrix), entry (of a matrix), element (of a matrix)
        •     La franca: coefficient (d'une matrice), terme (d'une matrice), élément (d'une matrice)
        •     La germana: Glied (einer Matrix), Koeffizient (einer Matrix), Element (einer Matrix)
        •     La hungara: elem (mátrixé)
        •     La pola: współczynnik (macierzy), element (macierzy)
        •     La rusa: коэффициент (матрицы), компонента (матрицы), элемент (матрицы)
        • g. La angla: member (of an equation), term (of an equation)
        •     La franca: terme (d'une égalité), membre (d'une égalité)
        •     La germana: Seite, Glied
        •     La hungara: oldal (egyenleté)
        •     La pola: strona (równania)
        •     La rusa: часть (уравнения)
    • La germana: Therme