Vorto: terminalo
-
Aparato por atingi foran komputilon, al kiu lasta la terminalo estas konektita per datumtransmeta lineo. Ofte terminalo estas persona komputilo.
terminalo kapabla meme (aŭtonome) registri kaj trakti datumojn estas «inteligenta terminalo»
terminalo sen propra memoro kaj kapablo fari ion sen konekto al komputilo estas «sencerba terminalo»
-
Loko, konstruaĵaro aranĝita por atendo, enveturiliĝo aŭ elveturiliĝo de vojaĝantoj aŭ transportaĵoj.
Rimarko: Terminalo ankaŭ estas nomo de aparato por dialogi kun malproksima komputilo.
a. Tia parto de flughaveno.
parto de Terminalo 3 de la flughaveno disfalis je la 28-a de septembro 2004
b. Tia parto de haveno.
post tri horoj la ŝoforo liberigas la pasaĝerojn en la haveno de Kalezo front’ al la kompaniterminalo
-
stacio
En aliaj lingvoj
- La angla: terminal
- La belorusa: тэрмінал
- La bulgara: терминал
- La franca: terminal (informatique)
- La germana: Terminal
- La hispana: terminal
- La hungara: terminál, végberendezés, hálózati munkahely, munkaállomás
- La kataluna: terminal
- La nederlanda: werkstation
- La pola: terminal
- La rusa: терминал
- La belorusa: тэрмінал
- La ĉeĥa: terminál
- La franca: terminal (portuaire)
- La germana: Terminal (Empfangsgebäude)
- La itala: terminal
- La kataluna: terminal
- La nederlanda: terminal (v. lucht- of scheepvaartlijn)
- La pola: terminal
- La slovaka: terminál
- a. La hungara: utasforgalmi épület, terminál
- La pola: terminal lotniczy
- b. La hungara: fejkikötő
- La pola: terminal morski