Vorto: tento

  1. Io, kio tentas.

    • per la plej teruraj tentoj la malamiko lin tentis

    • malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj

    • ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj

  2. Stato de iu tentata, deziro.

    • ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono

    • feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton

    • oftfoja tento ĉion forlasi

    • liberiĝi de tento

    • cedi , kontraŭstari , rezisti al tento

En aliaj lingvoj

    • La angla: temptation
    • La belorusa: спакуса
    • La ĉeĥa: pokušení, touha
    • La franca: tentation, appât (ce qui tente), attrait (tentation), appel (tentation), désir
    • La hispana: tentación
    • La hungara: kísértés, csábítás
    • La nederlanda: verleiding
    • La pola: pokusa, namowa
    • La rusa: искушение, соблазн
    • La slovaka: pokušenie, túžba
    • La pola: kuszenie, pokuszenie