Vorto: tenti
-
(transitiva) Instigi iun al malpermesita, danĝera, aŭ malbona ago, montrante ĝian allogecon.
kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio
Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo
vane vi tentas, mi ne konsentos
malfermita kelo tentas al ŝtelo
tenti per lukso kaj per amindumado de belaj virinoj
Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun
Rimarko: Kvankam etimologie «tenti» devenas de latina verbo, signifanta «provi», estas tute malkonsilinde sekvi la suban ekzemplon: iu tentis damaĝi [la monumenton] per grenadoj.
-
(transitiva) Provi iun, lin submeti al esploro de liaj kapabloj aŭ scioj.
unu leĝisto tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo
-
(transitiva) (figure) Inspiri deziron, emon.
tiu juvelo ŝin forte tentis
tiu pokalo sukcese tentis pli ol unu virinon
malplena sako tentas al peko
sprita vorto tentas, nenion atentas
mia Bub' per pentekosta ruĝ' vin loge tentis por karesa tuŝo
tion vidante, oni estas tentata malestimi la homaron
ŝajnas esti malproksimigitaj for de la homaj okuloj por ne tenti ilian profitamon
ŝi ne estas nur tentemulino , sed vere tre inteligenta, alte talenta junulino
En aliaj lingvoj
- La angla: tempt
- La belorusa: спакушаць, прывабліваць
- La ĉeĥa: pokoušet, svádět
- La franca: tenter (soumettre à la tentation), allécher, attirer (tenter), éprouver (mettre à l'épreuve)
- La germana: verführen, in Versuchung führen
- La hispana: tentar
- La hungara: csábít, megkísért
- La nederlanda: verleiden
- La pola: kusić, wodzić na pokuszenie, namawiać
- La portugala: tentar, induzir em tentação
- La rusa: искушать, соблазнять, прельщать
- La slovaka: pokúšať, zvádzať
- La hungara: próbára tesz
- La pola: wypróbowywać, poddawać próbie
- La hungara: csábít, elcsábít
- La pola: kusić, wodzić na pokuszenie