Vorto: tensio
-
(inter du punktoj A kaj B) Fizika grando, egala al la diferenco inter la potencialo en B kaj la potencialo en A.
la tensio inter la du ekstremaĵoj de rezistilo estas proporcia al la ĝin trapasanta kurento
potencilo, kiu ne plene efike konvertas elektran povon al la malalta tensio uzata de elektronikaj cirkvitoj
Ros ektremis, kvazaŭ tensio pasus tra ŝia tuta korpo
-
Streĉorezisto de organa parieto al ĝia enhavo.
arteria tensio
-
(figure) Streĉo inter du aferoj, polusoj kun malsamaj kondiĉoj.
la konkordo en la diversaj parlamentoj kontrastas al la tensioj, kiuj akriĝas en la federacia parlamento, aparte inter valonoj kaj flandroj
psikologia krimromano kun bonega tensiplena krimfadeno
inter la objektiva kaj subjektiva niveloj de mondkontemplado ofte ekzistas tensio
En aliaj lingvoj
- La angla: voltage
- La belorusa: напружаньне
- La ĉeĥa: napětí, tenze, tlak
- La franca: tension (élec.), différence de potentiel, voltage
- La germana: Spannung
- La hungara: feszültség
- La nederlanda: spanning
- La pola: napięcie
- La portugala: tenão, voltagem
- La rusa: напряжение (электр.)
- La slovaka: napätie, tenzia, tlak
- La taja: แรงตึง, ความเครียด
- La angla: tension
- La belorusa: ціск (мэд.)
- La germana: Gefäßwiderstand
- La hungara: nyomás, tenzió
- La pola: napięcie, naprężenie
- La portugala: pressão arterial, tensão arterial
- La rusa: давление (мед.)
- La germana: Verwerfung