Vorto: teno

  1. Ago teni.

    • ŝi levis la ŝultrojn, kaj diris kun teno de facila riproĉo: vi forgesis diri al mi bonan tagon

    • Atrejo estis perdinta la tenon kaj falis en la profundecon

    • li serĉis tenon por manoj kaj piedoj kaj grimpis la vertikalajn trabojn malsupren

    • perdi la piedtenon

  2. Tempo, dum kiu la voĉorganoj restas senmovaj ĉe prononcado de konsonanto.

    • en la artikulacio de la plozivo, tri fazoj distingeblas: kapto teno ellaso

  3. Plilongigo de unu tono dum pluraj momentoj.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: трыманьне
    • La ĉeĥa: držení, zadržení
    • La franca: tenue (mus., phon.; fait de tenir)
    • La germana: Halten, Festhalten, Führen
    • La hispana: tenencia (mus., fon.; hecho de mantener)
    • La hungara: fogás, tartás, kitartás (pl. hangé), tárolás
    • La pola: trzymanie, chwyt, uchwyt
    • La slovaka: držanie, zadržanie
    • La germana: Innehalten, Haltezeit
    • La hispana: pausa
    • La hungara: zár tartása
    • La belorusa: вытрымка (муз.)
    • La germana: Halten
    • La rusa: выдержка (муз.)