Vorto: teniĝo
-
Pozicio de la korpo, maniero teni korpoparton, ofte rigardata kiel elmontriĝo de kutimoj, sentoj ks.
liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno
teniĝo malvarma, memfida, dignoplena, vigla kaj plena de ĉarmo
li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran
la teniĝo, la maniero paroli tute ne estis neĝentilaj, sed lia memfido konfuzis la knabinon
ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj
la ĝentila salutado de tiu ĉi nura kompensas al mi la malafablan teniĝon de la aliaj
En aliaj lingvoj
- La angla: attitude, bearing, posture
- La belorusa: пазіцыя (цела), выправа, манэра (трымацца)
- La franca: attitude, conduite (attitude), contenance (attitude), maintien (attitude)
- La germana: Haltung, Verhalten
- La hispana: actitud, conducta (actitud), compostura (actitud)
- La hungara: tartás, magaviselet
- La pola: postawa
- La rusa: позиция, отношение, осанка, манеры