Vorto: teni
-
(transitiva) Malhelpi formoviĝon per fizika kontakto.
a. Esti kun la objekto en la manoj, brakoj kaj simile, malhelpante, ke ĝi falu aŭ moviĝu for de la koncerna korpoparto.
teni bastonon
vi devas teni la kovrilon en la mano
ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton
reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon
objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj
la koboldo kaptis la mirindan libron kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj
li tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon
b. Teni ion, ligitan al la koncerna objekto kaj malhelpantan, ke ĝi moviĝu for de oni.
li plu ne bezonis tenadi la pupon , ĝi povis mem danci
teni per feraj ligiloj
c. Peri la agon de iu, kiu tenas aŭ tenas.
Via mano min kondukos, kaj Via dekstra mano min tenos
ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon
ĉ. Teni (, , ) korpoparton de tiu, por zorge malhelpi foriron, falon, aŭ por montri intimecon.
teni infanon per la mano, sur la genuoj
teni bovon je la kornoj
teni je la piedoj
teni per rubando, ligita ĉirkaŭ unu el ĝiaj piedetoj
Kant amis la hundeton, sed prefere tamen tenus ĉe la mano fileton
-
(transitiva) (figure) Restigi.
Rimarko: Egale bonaj estas «teni la kapon rekte» aŭ «rekta», «teni ion sekrete» aŭ «sekreta»: la adverbo estas maniera adjekto kaj la adjektivo estas objekta predikativo. Tamen, se temas pri participo, la adverbaj formoj estas evitindaj, kvankam klasikaj, ĉar ilia uzo kiel maniera adjekto ne estas kutima. Aperas do risko kompreni, ke temas pri participa propozicio, kio kondukus al tute alia senco, ĉar la subjekto de la participo devas esti tiu de la ĉefa verbo, ne ĝia objekto.
a. Restigi en iu loko aŭ stato, malhelpante ties foriron, liberiĝon.
teni iun en malliberejo
lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj
la ŝnuroj de lia peko lin tenos
la febro tenas lin
lia promeso tenas lin
mi estas tenata de miaj okupoj
b. Metinte tion en iun lokon, restigi ĝin tie, malhelpante, ke iu ĝin forprenu, aŭ ke ĝi kvazaŭ meminiciate foriru.
teni cigarojn en ĉambro, en skatoleto
nuntempe tiu ebleco estas tenata en malvastaj limoj
Gordens, kun la manoj en la pantalonpoŝoj, tenis la rigardon demande sur la verkisto
sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu
sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas
la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis ĝin supre
c. Restigi en ia pozicio.
teni la manojn laŭlonge de la kruroj
teni la piedojn sur benketo
teni la okulojn en streĉo
mi tenis mian langon en la buŝo , per lipoj kunkudritaj
kiu langon ne tenas , mem sin malbenas
teni la kapon tre alte
teni rekte la kapon
alte teni siajn okulojn kaj levi siajn palpebrojn
malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante
teni la manojn eltirite en la aero , la orelojn streĉite , la okulojn malfermite
teni la okulojn nefermitaj , la bekon fermita
ĉ. Zorgi, ke iu aŭ io restu en ia stato.
teni la amason en spirita sklaveco
teni la landon en malĝojo
amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore
tenata en honoro, kiel maljuna avo
kanti pri ĉio, kio estas tenata kaŝite tie malantaŭ seruro kaj riglilo
vi devas teni la ĉambron en bona ordo
teni en bona stato
bonstato estis sentebla en la domo kaj ĉio estis bone tenata
oni tenas preta kolekton da tute intence fabrikitaj skribaĵoj
pli longe ol ĝis morgaŭ matene mi ĉiel ne povas teni ilin en provizora aresto
teni iun antaŭ la okuloj
d. Zorgi, ke tio restu senŝanĝa, ne perdiĝu.
teni ion en la kapo
teni sekreton
obstine teni sian opinion
la memoro ne bone tenadis la vortojn
teni memoron pri io
teni fidelecon al iu
teni sian promeson
teni la vorton
tenu forte la instruon kaj ne forlasu ĝin, konservu ĝin
konservu prudenton kaj via buŝo tenu scion
dube estas, ĉu tiuj neologismoj tenos la vivon
li scias konstante teni la atenton de la leganto
-
(transitiva) (figure) Havi en sia povo.
a. Havi moralan povon super iu, ekz-e kiel gepatroj super la gefiloj.
ili devus teni min pli severe, pensis Inger, ili devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn
mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn
teni iun per fera mano
se ili estintus tiel lertaj, ke ili lasintus al mi ian lumeton de espero, ili ĉiam ankoraŭ tenus min per tio
b. Mastrumi, funkciigi, regi.
teni butikon, negocon, oficejon
teni la regstangojn de afero
la lernejoj estas tenataj je la kalkulo de la komunumo
teni oficon
librotenado
meze de tiom da riĉaĵoj, kiel teni fidelan registron de ili?
teni kunvenon
la sorto kaj la volo eterne inter si batalon tenas
c. Esti ies labor- aŭ nutro-donanto.
teni serviston
komence ŝi tenis por guvernantinon
ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj
teni amdonantinon, aŭtomobilon
mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon
En aliaj lingvoj
- La angla: hold
- La belorusa: трымаць
- La ĉeĥa: držet, mít, nechat si, nést, podržet, udržovat, zachovat
- La franca: tenir (tr.), conserver (détenir, garder), détenir, entretenir (à ses frais), maintenir (conserver), garder (conserver)
- La hispana: retener, mantener, conservar
- La hungara: tart, fog, tárol
- La itala: tenere
- La kurda: pê girtin, tepiş, derdest kirin
- La nederlanda: houden, vasthouden
- La pola: trzymać
- La portugala: segurar, sustentar, ter, manter, conservar, guardar
- La rusa: держать
- La slovaka: držať, udržiavať, zachovať
- a. La germana: halten
- Volapuko: kipön
- b. La germana: festhalten
- c. La germana: halten
- ĉ. La germana: stützen
- La nederlanda: houden, vasthouden
- La pola: trzymać, przytrzymywać, zatrzymywać
- a. La germana: festhalten, zurückhalten
- b. La germana: haben
- c. La germana: halten
- ĉ. La germana: halten, in einem Zustand erhalten
- d. La germana: behalten
- a. La germana: anhalten
- La nederlanda: domineren, overheersen
- La pola: trzymać, utrzymywać
- b. La germana: betreiben
- La nederlanda: houden, beheren
- La pola: utrzymywać, prowadzić, zarządzać
- c. La germana: halten (sich)
- La nederlanda: op na houden, onderhouden, in dienst hebben
- La pola: trzymać, utrzymywać