Vorto: tendo
-
Kovraĵo el tolo aŭ felo, starigita sur stangoj ŝirme kontraŭ vento, pluvo, suno kaj servanta kiel portebla subĉiela loĝejo por nomadoj, militistoj, turistoj, sportistoj kaj tiel plu.
starigis siajn tendojn
li transloĝiĝis al la monto kaj aranĝis sian tendon
faru kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre
ili estis laŭ metio tendofaristoj
oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon
ordonis kunmeti la tendojn
ili havis siajn litojn kaj tendojn kun si sur ĉevaloj
la cirkaj laboristoj malkonstruas la tendon de la cirko
bier-tendoj, tiuj estas grandegaj tendoj, en kiuj blovorkestroj ludas laŭtan muzikon kaj vizitantoj drinkas ekscese bieron
En aliaj lingvoj
- La angla: tent
- La belorusa: намёт, палатка, тэнт
- La bulgara: палатка
- La ĉeĥa: stan
- La franca: tente
- La germana: Zelt
- La hebrea: אוהל
- La hispana: tienda
- La hungara: sátor
- La kataluna: tenda
- La nederlanda: tent
- La pola: namiot
- La portugala: tenda
- La rusa: палатка, тент, шатёр
- La slovaka: stan, šiator
- La sveda: tält
- La turka: çadır
- Latino: tentorium, ii, tabernaculum, i