Vorto: tempo
-
Universala interrilato, laŭ kiu ordiĝas la sinsekvaj okazaĵoj, laŭ kiu okazas evoluo.
estis la tempo, ni ne komprenis ― pasis la tempo, la saĝ' al ni venis
la tempo ĉiam malkaŝas la veron
tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas
plej bona kuracisto estas la tempo
uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan
kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro
a. Ia aparta, pli-malpli longa parto en la paso de okazaĵoj.
la tempo pasinta jam neniam revenos
la pastro, kiu mortis antaŭ nelonga tempo
alia tempo, aliaj moroj
en la bona malnova tempo
en tempo de malvarmo
pluvo en tempo de rikolto ne konvenas
personoj povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon
en ĉiu tempo amiko amas
b. Difinita, konvena, libera tempo por io.
jam estas tempo iri domen
bona estas vorto en la ĝusta tempo
estas tempo por plori kaj tempo por ridi
ne estas nun la tempo por pensi pri vortoj
la tempo de la venĝo
tio ne okupos multe da tempo
mi ne havas tempon
mi ne perdos tempon kun vi
c. Baza fizika grando, mezurata per horloĝoj baze de periodaj eventoj (tradicie: terturno, nuntempe: la periodo de radiado de cezia izotopo 133Cs).
la pilko bezonas malpli da tempo por trairi tiun kvaronan vojon (proksimume 1/6 da sekundo) ol la batanto bezonas por antaŭen-svingi la batilon (proksimume 1/5 da sekundo)
ekzakta tempomezuro necesas por pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a relativec-teorio
la gravito kaŭzas kurbecon de la spacotempo
-
Fleksio de verbo montranta, ke la priparolata ago estas estanta (prezenco, finaĵo -as), pasinta (preterito, finaĵo -is) aŭ venonta (futuro, finaĵo -os).
la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os
ili uzis verbojn en prezenca tempo (as-formo)
la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo
En aliaj lingvoj
- La angla: time
- La belorusa: час, тэрмін
- La ĉeĥa: čas, doba
- La ĉina: 时 [shí]
- La franca: temps (t. s. sauf météo)
- La germana: Zeit
- La hebrea: זמן
- La hispana: tiempo
- La hungara: idő
- La indonezia: masa, tempo, waktu
- La itala: tempo
- La nederlanda: tijd
- La pola: czas
- La rumana: timp
- La rusa: время
- La slovaka: čas, doba
- La turka: zaman, vakit
- Volapuko: tim
- a. La germana:
- La hispana: tiempo
- La kataluna: temps
- La pola: czas
- La rusa: время
- b. La germana:
- La pola: pora
- La rusa: время, срок
- c. La ĉina: 时间 [shí jiān]
- La franca: temps (grandeur physique)
- La germana:
- La hispana: tiempo
- La kataluna: temps
- La pola: czas
- La portugala: tempo
- La rusa: время
- La angla: tense
- La ĉina: 时态 [shí tài]
- La germana: Tempus,
- La hispana: tiempo (gram.)
- La indonezia: kala
- La itala: tempo (gram.)
- La rusa: время
- La angla: beat
- La belorusa: доля (музычная)
- La germana: Takt,
- La hispana: tempo (mús.), ritmo, compás (mús.)
- La indonezia: tempo
- La itala: tempo (mus.)
- La rusa: доля (муз., уст.)