Vorto: templo

  1. Konstruaĵo destinita por loĝado, kulto aŭ servado de dio aŭ diino.

    • ne malproksime de la urbo Pi-Bast estis la templo de l' diino Hator

    • eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel

  2. Kultejo, konstruaĵo en kiu samkultanoj plenumas siajn ritojn.

    • protestanta, hindisma, framasona, homaranisma templo

  3. (figure) Restadejo de ia sankta aŭ nobla aŭ abstrakta afero.

    • via korpo estu templo de l' animo

    • templo de l' arto

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: храм
    • La bulgara: храм
    • La ĉeĥa: chrám, posvátné místo, synagoga, templ
    • La ĉina: 殿 [diàn], 庙 [miào], 寺(佛寺)[sì]
    • La franca: temple
    • La germana: Tempel
    • La hinda: मंदिर [maṁdir]
    • La hispana: templo
    • La hungara: templom
    • La itala: tempio
    • La nederlanda: tempel
    • La persa: پرستشگاه, معبد
    • La pola: świątynia, chram (przest.)
    • La portugala: templo
    • La rusa: храм
    • La slovaka: chrám, posvätné miesto
    • La germana: Tempel
    • La germana: Tempel (-ruine)