Vorto: temo
-
Tio, pri kio oni parolas, skribas, verkas, pensas; priparolaĵo, pritraktaĵo, pripensaĵo.
por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj, kaj en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj
mi ŝanĝis la temon de la parolado
mia koro pleniĝis per bona temo, mi kantos pri reĝo
ili tion ne diris laŭte, ili ja havis sufiĉe da aliaj temoj por parolado
doni temon por poemo
la princo direktis la interparoladon al aliaj temoj
ŝanĝi la temon
liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj
la temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon de tio, kio devas esti klarigata
mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado
vastaj kaj multenombraj estas la temoj, kiujn ni devos pridiskutadi
diri kelke da vortoj pri tiu temo
pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi elektis
brulanta temo
Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj perdo
pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi
iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj
li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto
li revenis al sia temo
tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado
-
La malpli informa parto de komunikaĵo, kiu ne entenas novan informon, sed servas kiel deira punkto por la nova, la interesa parto (remao), kiun la temo ligas kun la kunteksto.
ĉar temo kutime estas konataĵo, kaj remao estas novaĵo, tial nemalofte la temo estas determinita difine, kaj la remao, nedifine: «Sur la tero kuŝas ŝtono» , «Antaŭ la domo staras arbo»
En aliaj lingvoj
- La angla: theme
- La belorusa: тэма
- La bulgara: тема
- La ĉeĥa: látka, námět, předmět, téma
- La franca: sujet, thème (sujet)
- La germana: Thema
- La hispana: tema, asunto
- La hungara: téma, tárgy
- La indonezia: tema
- La nederlanda: thema, onderwerp
- La pola: temat
- La portugala: tema, assunto
- La rusa: тема
- La slovaka: námet, téma
- La sveda: tema