Vorto: teksi

  1. (transitiva) Dense interkrucigi fadenojn por fari ŝtofon.

    • teksi kanabon, linon, lanon, silkon

    • teksi drapon, katunon, tolon

  2. (transitiva) (figure) Zorge kombini.

    • teksi mensogojn kaj ruzojn

    • la poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto

    • la historio de la hungara nacio estas trateksita de multaj katastrofoj

  3. ŝpini, plekti, triki.

En aliaj lingvoj

    • La angla: weave
    • La belorusa: ткаць
    • La ĉeĥa: snovat, tkát, utkat
    • La franca: tisser
    • La germana: weben
    • La hispana: tejer
    • La hungara: sző
    • La itala: tessere
    • La nederlanda: weven
    • La norvega: veve
    • La pola: tkać
    • La portugala: tecer
    • La rusa: ткать
    • La slovaka: snovať, utkať
    • La belorusa: плесьці, сплятаць, пераплятаць
    • La hungara: sző (átv.), kieszel
    • La itala: tessere (fig.), ordire (fig.), tramare (fig.)
    • La rusa: плести (перен.), сплетать (перен.)