Vorto: tekkomputilo

  1. Portebla komputilo pli granda kaj peza (sed ankaŭ pli povuma) ol poŝkomputilo, portebla en teko aŭ kiel teko, tiel ke ĝia uzanto povas kunhavi ĝin en vojaĝo.

    • tekokomputilo (aŭ «notlibro”) estas populara laborĉevalo por kaj la industrio kaj privatuloj

    • tekokomputilo estas malgranda, valora, povas esti rapide forprenita kaj facile kaŝita, kaj ‐ ekzistas merkato por ĝi

En aliaj lingvoj

    • La angla: laptop computer, notebook (computer)
    • La belorusa: ноўтбук, лаптоп
    • La bulgara: лаптоп
    • La ĉeĥa: laptop, přenosný počítač
    • La franca: ordinateur portable, portable (ordinateur), notebook
    • La germana: Aktentaschenrechner, Notebook
    • La hispana: ordenador portátil, portátil, laptop
    • La hungara: táskagép, notebook, laptop
    • La indonezia: komputer jinjing, laptop
    • La nederlanda: laptop
    • La pola: laptop, komputer przenośny, notebook
    • La portugala: computador portátil
    • La rumana: caiet, laptop, calculatoare portabile
    • La rusa: ноутбук
    • La slovaka: laptop, prenosný počítač