Vorto: tegi
-
(transitiva) Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio.
tegi kusenon
kanapeto tegita per disŝirita katuno
malnovmodaj mebloj tegitaj per blankaj kovriloj
-
(transitiva) Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi.
li tegis la murojn interne per oro, la pordojn per kupro
flavaj terotegitaj dometoj de l' egiptaj kamparanoj
arĝenta tego de statuo
palisandra kanapeto tegita per multekosta damasko
skribtablo tegita per verda drapo
la domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro
En aliaj lingvoj
- La angla: cover, overlay
- La ĉeĥa: pokrýt, potáhnout, povléci
- La franca: envelopper, recouvrir
- La germana: überziehen
- La hispana: recubrir, forrar
- La hungara: behúz (huzattal)
- La nederlanda: bekleden, overtrekken
- La persa: روکش کردن
- La pola: pokrywać, oblekać, powlekać, obijać
- La rusa: обтягивать, обтянуть (мебель)
- La slovaka: pokryť, potiahnuť (niečím )
- La angla: coat
- La hungara: bevon (bevonattal)
- La pola: pokrywać, powlekać, obijać, wylepiać
- La rusa: покрывать, облицовывать