Vorto: tavolo
-
Maldika etenditaĵo da iu substanco sur io alia.
dika tavolo da fojno, da neĝo, da nuboj
maldika tavolo da akvo, da butero
glacia tavolo da antaŭjuĝoj kontraŭstaris al ni
-
Parto de la socio konsiderata kompare kun pli superaj kaj pli malsuperaj partoj.
la diversaj tavoloj de la socio
la registaro subpremas la laborulajn tavolojn
En aliaj lingvoj
- La angla: layer
- La belorusa: слой, пласт
- La bulgara: слой, пласт
- La ĉeĥa: geologická vrstva, sloj
- La franca: couche
- La germana: Schicht
- La hispana: estrato, capa, estrato (social), clase (social)
- La hungara: réteg
- La nederlanda: laag
- La pola: warstwa
- La rusa: слой, пласт
- La slovaka: geologická vrstva, sloj