Vorto: tataro

  1. Ano de mezepoka tribo aŭ hordo, laŭ iuj tjurka, laŭ aliaj mongoleda, kiu popolo, venkite de Ĉingisĥano, konsistigis gravan parton de lia militistaro.

    • Rimarko: Sekve, en la historiaj fontoj de la venkitaj kaj najbaraj popoloj la vortoj «mongolo » kaj tataro estis uzataj kiel sinonimoj.

  2. Ano de iu el diversaj mezepokaj etnoj tjurkaj, plejparte kipĉakaj, kiuj formis la nacian bazon de la Ora hordo.

  3. Ano de tjurka popolo, la dua plej multenombra en Rusujo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: Tatar
    • La belorusa: татарын
    • La bulgara: татар
    • La ĉeĥa: tatar
    • La franca: tatare
    • La germana: Tatare
    • La hungara: tatár
    • La nederlanda: tartaar
    • La pola: Tatar, Tatar
    • La portugala: tártaro
    • La rusa: татарин
    • La slovaka: tatar
    • La turka: Tatar