Vorto: taso

  1. Trinkujo destinita por trinkado de varmaj trinkaĵoj, precipe kafo aŭ teo. Taso estas proksimume duonsfera, duoncilindra, konusstumpa aŭ similforma, ordinare malalta kun larĝa malfermaĵo, anso, kaj estas farita el porcelano, fajenco aŭ alia materialo.

    • tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn

    • simila al granda Ĥina taso, sur kiu estas prezentitaj bluaj arboj kaj pintaj pontoj

  2. Enhavo de tia trinkujo.

    • kuiri por li bonan tason da sambuka teo

    • prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero

  3. Volumeno de tia trinkujo, proksimume 150 ml, uzata kiel mezurunuo en kuirado.

    • 1 taso da papavo

En aliaj lingvoj

    • La angla: cup
    • La belorusa: філіжанка, кубак, кубачак
    • La bulgara: чаша
    • La ĉeĥa: šálek, koflík
    • La franca: tasse
    • La germana: Tasse
    • La hebrea: כוס
    • La hispana: taza
    • La hungara: csésze
    • La kataluna: tassa
    • La nederlanda: kop, kopje
    • La persa: فنجان
    • La pola: filiżanka
    • La portugala: xícara
    • La rusa: чашка
    • La slovaka: šálka
    • La sveda: kopp
    • La turka: fincan