Vorto: tarso

  1. La meza malantaŭa parto de la piedo, konsistanta el sep ostoj kaj al kiu estas artikitaj la fingraj ostoj.

  2. Volbita fortiĝo de la palpebro.

    • la efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntuŝiĝado kun la aero, montriĝas la plej bone ĉe la ektropio, ĉe kiu la nekaŝita konjunktivo de la tarso fariĝas forte ruĝa kaj dika, velursimila aŭ eĉ tuberplena

En aliaj lingvoj

    • La angla: tarsus, bony tarsus
    • La bulgara: задноходилните кости, тарзални кости, тарзус
    • La ĉeĥa: zánártí
    • La franca: tarse
    • La germana: Tarsus, Fußwurzel
    • La hungara: lábtő
    • La itala: tarso
    • La kataluna: tars
    • La nederlanda: voetwortel
    • La pola: stęp, kości stępu
    • La portugala: tarso
    • La rusa: предплюсна
    • La slovaka: priehlavok (na nohe)
    • La germana: Lidgerüst
    • Latineca nomo: Tarsus palpebrae