Vorto: taroko
-
Iu el diversaj kartludoj, kiuj uzas krom la kolorkartoj serion da 21 konstantaj atutoj, numeritaj per romiaj aŭ arabaj ciferoj.
taroko uzas malnovdevenajn kartojn, kies plej malnova formo estis en Venecio dum 14-a jarcento, eble eĉ pli antaŭe, kaj kiuj, ĉefe per la figuroj de la tiel nomita «Marsejla taroko», estas ankaŭ tre uzata de ciganoj kaj aliuloj por antaŭdiri estontecon
En aliaj lingvoj
- La angla: taroc, tarock, tarocchi, tarok, tarot
- La belorusa: тарок
- La ĉeĥa: tarok (karta)
- La franca: tarot
- La germana: Tarock
- La hungara: tarokk
- La kataluna: tarot
- La nederlanda: tarok
- La pola: tarok
- La portugala: tarô
- La rusa: тарок
- La slovaka: tarok (karta)