Vorto: tamen

  1. Kontraŭe al tio, spite al tio, malgraŭe.

    • li estas tre kolerema, tamen li ne portas longe la koleron

    • kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa

    • ni estas diversgentanoj kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj

    • eble vi atendas de mi ion oficialan, tian parolon mi tamen ne povas doni al vi

    • vi tion scias kaj tamen vi penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo

    • la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan

    • ni povus citi ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke

    • mi venos, se tamen mia febro foriĝos

    • Rimarko: Tamen servas ofte por pliakcentigi sed: mi ne scias la hispanan lingvon, sed per helpo de vortaro mi tamen komprenis vian leteron.

    • Rimarko: Sed montras kontraŭecon aŭ limigan kondiĉon pli fortan ol tamen. Kontraŭ montras kontraŭecon en loko aŭ ensituacio de personoj, aferoj aŭ ideoj. Dum ankaŭ povas montri kontraŭecon, sed nur ĉe samtempeco.

En aliaj lingvoj

    • La angla: however, nevertheless
    • La belorusa: аднак
    • La ĉeĥa: avšak, ač, nicméně, nicméně, přece, přece, přece však, přesto
    • La ĉina: 然而
    • La finna: kuitenkin, kuitenkaan, silti
    • La franca: cependant, toutefois, tout de même, or
    • La germana: dennoch, trotzdem
    • La hispana: sin embargo, a pesar de eso, en cambio
    • La hungara: mégis, mindazonáltal, de, pedig
    • La kataluna: no obstant, tanmateix
    • La nederlanda: toch, echter
    • La okcitana: çaquelà
    • La pola: jednak, jednakże, niemniej, wszakże
    • La portugala: no entanto, porém, mas
    • La rumana: dar, totuşi
    • La rusa: однако
    • La slovaka: avšak, predsa
    • La sveda: dock, likväl, ändå
    • Volapuko: ye, yed, deno