Vorto: tamburino
-
Tamburo kun malalta kadro, tenata en unu mano dum oni frapas ĝin per la alia, ofte kun tintiloj ĉe la kadro.
mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo
Mirjam, la profetino prenis tamburinon en sian manon, kaj ĉiuj virinoj eliris post ŝi kun tamburinoj kaj dancante
vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon
En aliaj lingvoj
- La angla: tambourine
- La belorusa: тамбурын, бубен
- La ĉeĥa: bubínek s rolničkami, tamburína
- La franca: tambourin
- La germana: Tamburin
- La hungara: tamburin, csörgődob
- La kataluna: tambor, tabalet, pandereta
- La nederlanda: tamboerijn
- La pola: tamburyn
- La portugala: pandeiro, tambor-basco
- La rusa: тамбурин, бубен
- La slovaka: druh malého bubna, tamburína
- La sveda: tamburin